Kompilis Miĥaelo Bento, 1-a sekretario de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA)
Ĉi tie troviĝas bibliografio de ĉiuj Esperanto-periodaĵoj el (aŭ pri) Suda Riogrando kiujn ni konas. Iom post iom ni skan(ig)as kaj publikigas ilin, kun la celo krei kiel eble plej kompletan, interrete alireblan kolekton. Ĉiu periodaĵo havas/os sian propran paĝon kun la disponeblaj numeroj. Alternative, oni povas elŝuti ilin el nia dosierujo en Google Drive.
Se vi trovis misajn informojn, aŭ se vi havas (aŭ scias kie trovi) numerojn kiuj mankas en la kolekto de Biblioteko Ary Zamora, bonvolu kontakti nin: gea.esperanto@gmail.com.
Ĉi tiu projekto estis subvenciita de ESF (Esperantic Studies Foundation). Per la subvencio estis aĉetita la skanilo CZUR ET25 Pro, kiu estas uzata por skani parton de la kolekto de Biblioteko Ary Zamora.
ABC. En la komenco sendependa periodaĵo de César Dorneles (n-roj 1 kaj 2), poste revuo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA) (n-roj 3-9). Aperis entute naŭ numeroj, de sep/okt-1988 ĝis sep/nov-1991. Red. César Dorneles (n-roj 1-6); Cleonice de Lima kaj Ernani Borges (n-roj 7-9). BPE 3. BPE asertas, ke ĝi aperis inter 1986 kaj 1994: tiun informon ni trovas erara ĉar ĝi ne kongruas kun la dato de la unua numero kaj pro tio, ke kaj Biblioteko Ary Zamora kaj Biblioteko Carlos Domingues havas kompletan kolekton de la unua ĝis la naŭa numero.
Boletim do DESSEAK. Portugallingva bulteno de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec. Aperis nur unu numero, sep/1984 (laŭ la kolekto de Biblioteko Carlos Domingues). Porto Alegre, red. César Dorneles.
Bonan Tagon. Organo de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK). Komence nomiĝis "Ni, Esperantistoj", sed la dua numero jam portis la nomon "Bonan Tagon" (laŭ informo de César, tamen li ne tute certas). Aperis inter 5 kaj 10 numeroj (César ne certas). 1981-1982-?. Porto Alegre, red. César Dorneles.
ESPA informa. Portugallingva informilo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA). Aperis entute tri numeroj, de jan/feb-1990 ĝis sep-1990 (laŭ informo de César Dorneles kaj la kolekto de Biblioteko Ary Zamora). Red. César Dorneles (laŭ lia informo kaj indiko en n-ro 3).
Esperantisto. La unuaj du numeroj aperis kiel oficiala organo de Esperanto-Departemento Hector Hodler, de Spiritisma Societo Irmão Miranda, kaj la tria numero aperis kiel sendependa periodaĵo de César Dorneles. Aperis entute tri numeroj, de maj/jun-1993 ĝis sep/okt-1993. Porto Alegre.
Esperanto. Informilo de Esperanto-Departemento Hector Hodler, de Spiritisma Societo Irmão Miranda. Aperis nur unu numero, mar/apr-1993. Porto Alegre, red. César Dorneles. BPE 1841 (kun erara nomo, "Bulteno Esperantista", kaj kun erara indiko pri apero en 1994).
Esperanto-Aldono. Organo de Grupo Esperanto kaj Frateco, pri Esperanto kaj spiritismo, en la portugala kaj en Esperanto (BPE asertas, ke ĝi estis organo de la Brazila Konsilantaro de Esperanto, tiu informo estas erara). Aperis almenaŭ 126 n-roj (laŭ BPE), sed pluraj eldonoj portis pli ol unu numeron. Aperis de 1964 ĝis 1977 (almenaŭ). Bagé. Estris la redakcion João Severo; ĉefredaktis Carlos de Almeida Wutke; kunredaktis Benedicto Silva, Allan Kardec Afonso Costa (ambaŭ ekde la n-ro 21) kaj Délio Pereira de Souza (ekde la n-ro 27-28-29-30-31). BPE 3515.
Esperantogazeto. Gazeto de la Esperanta Fako de la Lingvocentro de la Ŝtata Baza kaj Meza Lernejo Dom Diogo de Souza. Aperis nur unu numero, 1-a de Julio/15-a de Aŭgusto - 1990. Porto Alegre, red. César Dorneles.
Esperanto - Internacia Lingvo. Sendependa periodaĵo de Zélia Coelho da Silva. Porto Alegre. Fonto: Suda Stelo (2-a fazo), n-ro 14 (sep-1984) (mencias la trian numeron).
Flugiloj. Sendependa informilo de Cleonice de Lima, tamen la n-ro 3 estis kuneldonita de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK), kaj en la n-roj 5 kaj 6 kunlaboris Maria Elisabeth Diehl kaj Celso Boris Eston. Aperis entute ses numeroj, de okt-1987 ĝis dec-1990. Porto Alegre. BPE 4729.
Gaja Haveno. Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Unua fazo: 5 numeroj, 1997-1998. Dua fazo: 7 numeroj, 2000. Tria fazo: 5 numeroj, 2002-2003. Kvara fazo: 1 numero, 2004. Kvina fazo: 16 numeroj, 2005-2007. Sesa fazo: 4 numeroj, 2017. Sepa fazo: 12 numeroj, 2019-2020. Aperis entute 50 numeroj, de jul/aŭg-1997 ĝis 2020:2 (kiu aperis nur rete). Porto Alegre. BPE 4889.
Gaŭĉa Esperantisto. Vidu "Jes Ja!".
Gaŭĉa Stelo. Organo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Aperis entute 39 numeroj, de okt-1996 ĝis okt/nov/dec-2008. Porto Alegre, red. Ivo Sanguinetti (n-roj 1-34), Marcelo Stoduto (n-ro 35), César Dorneles (n-roj 36-39). BPE 4907.
GEA informa. Portugallingva informilo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Plu aperas novaj numeroj. Ĝis nun (02/10/2024) aperis entute dek unu, de sep-2018 ĝis okt-2024. Porto Alegre, red. Miguel Bento (n-roj 1-4, 6-11), Marco Aurélio Roncatti (n-ro 5).
GEA Informilo. Informilo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Aperis nur du numeroj, ambaŭ en 2014. Porto Alegre, red. Flavio Augusto Gomes.
Gesamideanoj. Organo de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK). Unua fazo: 14 numeroj, 1993-1995. Dua fazo: 2 numeroj, 1999. Aperis entute 16 numeroj, inter 1993 kaj 1999. Porto Alegre, red. Júlio César Evadro. BPE 5102.
Gista Eĥo. Sendependa periodaĵo de George Otto Vaske. Kreita post la fino de Gisto. Aperis entute kvin numeroj, de nov-2011 ĝis mar-2012-2 (en Marto 2012 aperis la du lastaj numeroj) (laŭ la dosieroj senditaj de Nei Vaske, filo de George Otto Vaske). São Sebastião do Caí.
Gisto. Sendependa ĉiumonata periodaĵo de George Otto Vaske. Ĝi aperis regule kaj senĉese (laŭ informo de César Dorneles); la plej frua konata numero estas nov-1998 kaj la plej malfrua estas jun-2011, do entute aperis almenaŭ 152 numeroj. São Sebastião do Caí.
Informilo. Informilo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA). Aperis nur unu numero, maj-1993 (laŭ la kolekto de Biblioteko Ary Zamora). Red. Balduino Egon Breitenbach (laŭ informo de César Dorneles).
Jes Ja! Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Unua fazo: 8 numeroj, 1991-1994. Dua fazo: 1 numero, 2000. Tria fazo: 5 numeroj, 2009. Aperis entute 14 numeroj, inter 1991 kaj 2009. Porto Alegre. BPE 7275. La sepa numero de la unua fazo (somero 1993) aperis sub la nomo "Gaŭĉa Esperantisto". BPE atribuas al ĝi apartan kodon (BPE 4906) kaj misan aperjaron (1992).
Juna Voĉo. Esperantogazeto de "Gaŭĉaj Stepoj Grupo". Aperis nur unu numero, 21/maj/1983 (laŭ la kolekto de Biblioteko Carlos Domingues). Porto Alegre, red. César Dorneles.
Kelkvorte. Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Aperis entute tri numeroj, de jun/jul-2016 ĝis sep-2016. Porto Alegre.
Kontaktilo. Organo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA). Unua fazo: 1970-?. Dua fazo: ?-1985-1986-?. Red. Balduino Egon Breitenbach (en la unua fazo). BPE 8313.
Kristala Esperantisto. Bulteno de Kristala Esperanto-Klubo (supozeble). Porto Alegre, red. Nestor Lellis. Fonto: mencio en letero de George Otto Vaske al Ivo Sanguinetti (06/05/1984), el la kolekto de Biblioteko Ary Zamora. [Nestor Lellis estis prezidanto de Kristala Esperanto-Klubo, laŭ diro de Ivo Sanguinetti en videobendo pri la 2-a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto, okazinta en Septembro 1984. Ĝis nun neniu plia informo pri tiuj klubo kaj periodaĵo estis retrovita, sed "Kristala" eble estas aludo al "Cristal", kvartalo de la urbo Porto Alegre.]
Legu! Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Aperis entute du numeroj, 11/sep/2003 kaj nov/dec-2003. Porto Alegre.
Letera Revuo. Sendependa periodaĵo de João Alberto Luiz. 1983-1987-?. Pelotas. BPE 8750.
Mural do Esperanto. Sendependa informilo de Flavio Augusto Gomes. Aperis entute ok numeroj, ĉiuj en 2014. Porto Alegre.
Mural do Esperanto - Eventos. Sendependa informilo de Flavio Augusto Gomes. Aperis entute ok numeroj, ĉiuj en 2014. Porto Alegre.
Mural Espírita - Esperanto. Sendependa informilo de Flavio Augusto Gomes. Aperis nur unu numero, en 2014. Porto Alegre.
Ni, Esperantistoj. Vidu "Bonan Tagon".
Objektivo, La. Gazeto por senreligiuloj tute en Esperanto, organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Sudameriko (laŭ Revuo Esperanto, apr-1957, p. 66). Organo de Asocio por Universala, Racia kaj Objektiva Homkulturo (laŭ la katalogo de Kolekto por Planlingvoj (Vieno)). Aperis entute kvar numeroj, de mar-1956 ĝis sep-1957 (laŭ BPE). Komence el Pelotas (laŭ la katalogoj de Kolekto por Planlingvoj kaj de Instituto Fritz Hüser, kaj Revuo Esperanto, apr-1957, p. 66), poste el Porto Alegre (laŭ Vegetarano, vintro 1957-58, p. 16), red. Gilbert Ledon. BPE 10414. Havas ekzemplerojn Kolekto por Planlingvoj kaj Instituto Fritz Hüser.
Regione. Informilo de la delegita reto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en la suda regiono de Brazilo (ŝtatoj São Paulo, Paraná, Santa Catarina kaj Rio Grande do Sul) (n-roj 1 kaj 2); Informilo de la delegita reto de UEA en Brazilo (ekde la tria numero). Aperis entute dek numeroj, de jun-1991 ĝis 1-a semestro-2002. Campos do Jordão, red. Symilde Ledon (unue sudregiona delegito, poste ĉefdelegito). BPE 11517.
Rio Grande Esperanto-Bulteno. Oficiala organo de Esperantista Societo de Rio Grande (ESRiG). Aperis entute dek tri numeroj (naŭ eldonoj), de jan-1997 ĝis jul/aŭg/sep-1998. Red. Manoel Torres Abreu. BPE 11697.
Santa Maria Verda Stelo. Informilo de Esperanto-Societo de Santa Maria (ESSMA). Aperis nur unu numero, en 1986 (laŭ la kolekto de Biblioteko Carlos Domingues). Red. Rosa de Lima Leidens. BPE 11899.
Satélite, O. Organo de la esperantista grupo de Teknika Lernejo pri Agrokulturo. Aperis entute tri numeroj, de aŭg/1962 ĝis okt/nov-1962 (laŭ la kolekto de Biblioteko Carlos Domingues). Viamão, red. Sílvio Matte.
Semajno, La. Periodaĵo de Gaŭĉaj Stepoj Grupo. Aperis entute du numeroj, 19/mar/1983 kaj 26/mar/1983. Porto Alegre, red. César Dorneles.
Sempre bom saber! Ĉiam bone scii! Informilo de Flavio Augusto Gomes, ligita al Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Aperis entute 13 numeroj (12 en 2015 kaj 1 en 2016). Porto Alegre.
Steloj. En la komenco sendependa periodaĵo de César Dorneles, poste bulteno de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK). Aperis inter 5 kaj 10 numeroj (César ne certas). 1984-1985-?. Porto Alegre.
Suda Stelo. Organo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA), tamen la numeroj 14 kaj 15 de la dua fazo aperis kiel organo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Unua fazo: 12 numeroj, 1947-1948 (laŭ Suda Stelo (3-a fazo), n-ro 1, p. 2). Dua fazo: 15 numeroj, 1979-1984. Tria fazo: 5 numeroj, 1994-1995. Aperis entute 32 numeroj. Red. Clecy Zamora, Celso Boris Eston kaj Alberto Flores (unua fazo) (laŭ Suda Stelo (3-a fazo), n-ro 1, p. 12); Ivo Sanguinetti (dua fazo); César Dorneles (tria fazo). BPE 12529.
Unitaria Revuo. Aperis almenaŭ unu provnumero, en 1984 (laŭ BPE). Porto Alegre, red. Paulo Isaías Ereno (laŭ BPE). BPE 13214.
Verda Tapiŝo. Bulteno de Internacia Esperanto-Klubo pri Futbalo (IEKF). Aperis entute tri numeroj, 1982-1985. Porto Alegre, red. Flavio Augusto Gomes. BPE 13756.
La bibliografiaj informoj sekvas la jenan ŝablonon:
Titolo, eta priskribo (se necese), respondeca asocio (aŭ persono), kiom da numeroj aperis, epoko, urbo, redaktoro (se ne estas sendependa periodaĵo). BPE-numero. Kolekto(j) havanta(j) ekzemplerojn, se Biblioteko Ary Zamora ne havas kompletan kolekton. Fontoj (precipe se la periodaĵo estas konata nur el citaĵoj). Pliaj informoj (se necese).
Ofte mankas certeco pri la finiĝo de la periodaĵoj, ĉar multaj ĉesis aperi sen pria deklaro en la lasta numero.
BPE estas la Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto de Yzal, Máthé kaj Molera.